- La Lasta Adiaŭo
- de D-ro Jose Rizal
- Adiaŭ, Patrujo adorata, regiono de la suno amata,
- Perlo de la maro de Oriento, nia perdita edeno;
- Ĝoje mi estas dononta al ĉi la malgajan, mucidan vivon;
- Eĉ gxi estus pli brila, pli freŝa, pli hela,
- Ankoraŭ por ci mi ĝin darus (donus), ĝin darus (donus) por cia bono.
- Sur kampoj de batalo, batalante kun frenezeco,
- Aliaj al ci donas siajn vivojn, sen duboj, sen bedaŭro;
- Kie la ejo ne estas grave, ĉu sub cipreso, laŭro aŭ lilioj,
- Ĉu sur eŝafodo aŭ kampo neenfermita, en batalo aŭ kruela turmento,
- Ame (Same) estas, se la vivoferon postulas la Patrujo kaj la Hejmo.
- Mi mortas kiam mi vidas, ke la ĉielo koloriĝas
- Kaj fine anoncas la tagon, malantaŭ funebra ĉapeto.
- Se skarlatan kolorigon ci bezonas por tinkturi cian ektagiĝon,
- Verŝu sangon mian, disverŝu ĝin en bona horo,
- Kaj orumu (oru) ĝin reflektaĵo de cia naskiĝanta lumo.
- Miaj sonĝoj, kiam knabo aŭ ekviriĝanto,
- Miaj sonĝoj, kiam jam junulo, plena je vigoro,
- Estis cin vidi iun tagon, juvelo de la Orienta maro,
- Sekaj la nigraj okuloj, alta la pura frunto,
- Sen malridetoj, sen sulketoj, sen makuloj de rugiĝo.
- Revaĵo de mia vivo, mia fervora, vivega dezirego,
- Saluton! Al ci kriegas la animo, kiu bantaŭ (baldaŭ) estos foriranta,
- Saluton!… Ho, kiel estas belege fali por doni al ci flugadon,
- Morti por doni al ci vivon, morti sub cia ĉielo
- Kaj en cia ensorĉita tero eternecon dormadi!
- Se sur mia tombo iun tagon ci vidos burĝon,
- Inter la densa herbo, simplan, humilan floron,
- Alproksimigu ĝin al ciaj lipoj kaj kisu la animon mian,
- Kaj sentu min ĉe la frunto, sub la malvarma tombo,
- De cia amemo la spiraĵon, de cia spiraĵo la varmecon.
- Lasu al la luno min vidi kun lumo kvieta kaj mola,
- Lasu al la ektagiĝo alsendi sian belegecon maldauran,
- Lasu al la vento ĝemi per sia murmuro serioza,
- Kaj, se malsuprenirus kaj sidiĝus sur mian tombokrucon birdo,
- Lasu al la birdo kanti kanton de paco.
- Lasu la varmiganta suno elvaporigi la pluvon, por ke ĝi, purigita,
- Reiru la ĉielon kun mia elkriego ĝin sekvanta;
- Lasu al estaĵo amika plori pro mia antautempa finiĝo,
- Kaj en la serenaj posttagmezoj, kiam por mi iu preĝas,
- Preĝu ci ankaŭ, ho Patrujo, por mia ripozado kun Dio.
- Preĝu, por ĉiuj, kiuj mortis feliĉon ne ĝuinte,
- Por tiuj, kiuj suferis turmentojn plej kruelajn,
- Por niaj kompatindaj patrinoj, kiuj ĝemas pro sia malĝojeco,
- Por la vidvinoj kaj georfanoj, por la malliberuloj en turmento,
- Kaj preĝu por ci mem, kiu vidas cian liberiĝon finan.
- Kaj, kiam en malluman nokton enkovriĝos la tombejo,
- Kaj sole, sole, mortintoj restas tie gardantaj,
- Ne perturbu ilian repozon, ne perturbu la misteron;
- Eble aŭdos ci akordojn de citro aŭ harpo:
- Estos mi, tre amata Patrujo, mi, kiu kantas al ci.
- Kaj kiam ja mia tombo, de ĉiuj forgesita,
- Ne havos krucon, nek ŝtonon, por marki sian ejon,
- Lasu al homo ĝin plugi disigi ĝin per fosilo,
- Kaj miaj cindroj, antau ol turniĝi en la nenion,
- En polvon de cia tapiŝo aliformiĝu.
- Tiam tute egale estos al mi, ĉu ci min forgesas;
- Cian atmosferon, ciajn spacojn, ciajn valojn mi transpasos;
- Vibranta kaj klara noto mi estos al cia orelo,
- Aromo, lumo, koloroj, murmuro, kanto, ĝemado,
- Konstante ripetante la esencon de mia fido.
- Mia Patrujo adorata, doloro de miaj doloroj,
- Amata Filipinujo, audu (aŭdu) la lastan adiauon!
- Tie mi lasas ĉion al ci: miajn gepatrojn, miajn amojn;
- Mi iros kie ne estas sklavoj, ekzekutistoj, tiranuloj,
- Kie la fido ne mortigos, kie tiu, kiu regadas, estas Dio.
- Adiau, gepatroj, gefratoj, pecoj de animo mia,
- Geamikoj de la juneco en la hejmo perdita:
- Donu dankojn pro mia ripozo post laciga tago;
- Adiaŭ, dolĉa fremdulino, mia amikino, mia ĝojeco;
- Adiaŭ, estaĵoj amataj; morti estas ripozadi.
|
- Mi Último Adiós
- De José Rizal
- ¡Adiós, Patria adorada, región del sol querida,
- Perla del mar de oriente, nuestro perdido Edén!
- A darte voy alegre la triste mustia vida,
- Y fuera más brillante, más fresca, más Florida,
- También por ti la diera, la diera por tu bien.
- En campos de batalla, luchando con delirio,
- Otros te dan sus vidas sin dudas, sin pesar;
- El sitio nada importa, ciprés, laurel o lirio,
- Cadalso o campo abierto, combate o cruel martirio,
- Lo mismo es si lo piden la patria y el hogar.
- Yo muero cuando veo que el cielo se colora
- Y al fin anuncia el día tras lóbrego capuz;
- si grana necesitas para teñir tu aurora,
- Vierte la sangre mía, derrámala en buen hora
- Y dórela un reflejo de su naciente luz.
- Mis sueños cuando apenas muchacho adolescente,
- Mis sueños cuando joven ya lleno de vigor,
- Fueron el verte un día, joya del mar de oriente,
- Secos los negros ojos, alta la tersa frente,
- Sin ceño, sin arrugas, sin manchas de rubor
- Ensueño de mi vida, mi ardiente vivo anhelo,
- ¡Salud te grita el alma que pronto va a partir!
- ¡Salud! Ah, que es hermoso caer por darte vuelo,
- Morir por darte vida, morir bajo tu cielo,
- Y en tu encantada tierra la eternidad dormir.
- Si sobre mi sepulcro vieres brotar un día
- Entre la espesa yerba sencilla, humilde flor,
- Acércala a tus labios y besa al alma mía,
- Y sienta yo en mi frente bajo la tumba fría,
- De tu ternura el soplo, de tu hálito el calor.
- Deja a la luna verme con luz tranquila y suave,
- Deja que el alba envíe su resplandor fugaz,
- Deja gemir al viento con su murmullo grave,
- Y si desciende y posa sobre mi cruz un ave,
- Deja que el ave entone su cántico de paz.
- Deja que el sol, ardiendo, las lluvias evapore
- Y al cielo tornen puras, con mi clamor en pos;
- Deja que un ser amigo mi fin temprano llore
- Y en las serenas tardes cuando por mí alguien ore,
- ¡Ora también, oh Patria, por mi descanso a Dios!
- Ora por todos cuantos murieron sin ventura,
- Por cuantos padecieron tormentos sin igual,
- Por nuestras pobres madres que gimen su amargura;
- Por huérfanos y viudas, por presos en tortura
- Y ora por ti que veas tu redención final.
- Y cuando en noche oscura se envuelva el cementerio
- Y solos sólo muertos queden velando allí,
- No turbes su reposo, no turbes el misterio,
- Tal vez accordes oigas de cítara o salterio,
- Soy yo, querida Patria, yo que te canto a ti.
- Y cuando ya mi tumba de todos olvidada
- No tenga cruz ni piedra que marquen su lugar,
- Deja que la are el hombre, la esparza con la azada,
- Y mis cenizas, antes que vuelvan a la nada,
- El polvo de tu alfombra que vayan a formar.
- Entonces nada importa me pongas en olvido.
- Tu atmósfera, tu espacio, tus valles cruzaré.
- Vibrante y limpia nota seré para tu oído,
- Aroma, luz, colores, rumor, canto, gemido,
- Constante repitiendo la esencia de mi fe.
- Mi patria idolatrada, dolor de mis dolores,
- Querida Filipinas, oye el postrer adiós.
- Ahí te dejo todo, mis padres, mis amores.
- Voy donde no hay esclavos, verdugos ni opresores,
- Donde la fe no mata, donde el que reina es Dios.
- Adiós, padres y hermanos, trozos del alma mía,
- Amigos de la infancia en el perdido hogar,
- Dad gracias que descanso del fatigoso día;
- Adiós, dulce extranjera, mi amiga, mi alegría,
- Adiós, queridos seres, morir es descansar.
|